delikata

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

 Adjektivo[redakti]

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo delikata delikataj
Akuzativo delikatan delikatajn

Signifoj
[redakti]

  1. plaĉa per sia alta kvalito kaj nevulgareco
    Al mi plaĉas via delikata parfumo.
    Tiu ĉi manĝaĵo estas delikataĵo en nia lando.
  2. pro sia kvalito, facile difekteblarompebla
    Tio estas delikata vazo.
    Delikateco de la ŝtofo malebligas lavi ĝin per lavmaŝino.
  3. neforte kaj neakre impresanta la sensojn aŭ la spiriton
    Aŭdiĝis blovado de delikata venteto.
    La viro delikate premis mian manon.
    Li maldelikate tiris min antaŭen.
  4. subtila
    Miaj piedoj ĝuas delikatan sablon.
  5. facile konfuziva
    Mi ne povis diskuti kun ŝi pri tiel delikata afero.
  6. facile impresebla, sentema, akresenta
    Liaj delikataj oreloj ekaŭdis mallaŭtan, sed tre belan muzikon.
  7. taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema
    Ili montris al ni siajn delikatajn morojn.
    Ne plu rakontu tiajn maldelikatajn ŝercojn!
    Mi ne plenumis lian sendelikatan postulon.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Delikata
Referencoj kaj literaturo