bruli

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

Enhavo

Esperanto [redakti]

Preferences-desktop-font.svg Formo [redakti]

Tempo Vortformo Aktiva
participo
Pasiva
participo
Nuna brulas brulanta brulata
Pasinta brulis brulinta brulita
Venonta brulos brulonta brulota
Kondicionala brulus
Imperativo brulu

Verbo: brul + i.


Bildo senco en vikivortaro.svg Signifo [redakti]

  1. Konsumiĝi per fajro:
    La kandelo brulas.
    Ne ekzistas fumo sen brulo.
    Fendita ligno facile ekbrulas.
    De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
    Li bruligis al si la lipharojn.
    La brulego tute detruis la arbaron.
    Tiu materialo estas nebrul(igebl)a.
  2. Esti varmega kiel fajro:
    Li brulas de febro.
    Viaj vangoj estas brulaj. Ĉu vi malsanas?
    Mi brulvundis mian fingron!
  3. Esti en forta eksciteco:
    Mi tre volas vin ekvidi, ke mi eĉ brulas de senpacienco!
    Estas pli bone edziĝi ol bruladi.
    Ankoraŭ bruletas unu fajrero da espero.


Wiktprintable without text.svg Tradukoj [redakti]