balai
El Vikivortaro
[redakti] Esperanto
[redakti] Verbo
balai
| Tempo | Vortformo | Aktiva participo |
Pasiva participo |
||
|---|---|---|---|---|---|
| Nuna | balaas | balaanta | balaata | ||
| Pasinta | balais | balainta | balaita | ||
| Venonta | balaos | balaonta | balaota | ||
| Kondicionala | balaus | ||||
| Imperativo | balau | ||||
- Forŝovi (polvon, malpuraĵon kaj simile) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj.
- Mi balais la mortintajn foliojn.
- Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
- Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.
- Purigi per tia ilo.
- Balau vian ĉambron.
- La stratoj estis balaitaj.
- Nova balailo bone balaas.
- Metu tiujn pecojn de rompita vazo en la balaaĵujon.
- Balaistoj ne multe enspezas en nia lando.
- Dispuŝi, perforte forigi.
- La venkinta partio balais siajn kontraŭantojn.
- La vento forbalais la nubojn kaj la ĉielo denove iĝis bela.