asimili

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo asimilis asimilas asimilos
Adjektiva aktiva participo asimilinta asimilanta asimilonta
Adjektiva pasiva participo asimilita asimilata asimilota
Substantiva aktiva participo asimilinto asimilanto asimilonto
Substantiva pasiva participo asimilito asimilato asimiloto
Adverba aktiva participo asimilinte asimilante asimilonte
Adverba pasiva participo asimilite asimilate asimilote
Moduso
Infinitivo asimili
Volativo asimilu
Kondicionalo asimilus

 Verbo: asimil + i.

Signifoj
[redakti]

  1. Proprigi al sia korpo sorbitan substancon:
    La homa korpo facile asimilas natrion.
    Asimilo de vitalaj substancoj estas grava.
  2. Alproprigi al sia spirito:
    Mi tute ne kapablas asimili matematikon.
    Rapida asimilado de novaj scioj ne devigas min lerni parkere.
  3. Similigi al si, anigi al si fremdajn homgrupojn:
    Iuj nacioj ĉiam provas asimili la aliajn.
    Tiu popolo baldaŭ estos asimilita.
    Mi ne volus asimiliĝi kun la najbara nacio.
  4. Adapti fremdaĵon al la sistemo de koncerna lingvo:
    Estas oportune asimili ofte uzatajn fremdajn vortojn.
    Multaj vortoj en nia lingvo estas asimilitaj.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Asimili
Fontoj kaj citaĵoj