aprobi

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo aprobis aprobas aprobos
Adjektiva aktiva participo aprobinta aprobanta aprobonta
Adjektiva pasiva participo aprobita aprobata aprobota
Substantiva aktiva participo aprobinto aprobanto aprobonto
Substantiva pasiva participo aprobito aprobato aproboto
Adverba aktiva participo aprobinte aprobante aprobonte
Adverba pasiva participo aprobite aprobate aprobote
Moduso
Infinitivo aprobi
Volativo aprobu
Kondicionalo aprobus

 Verbo: aprob + i.

Signifoj
[redakti]

  1. Opinii kaj deklari ion bona:
    Ili aprobis nian proponon.
    Nia projekto ankoraŭ bezonas aprobon de la Eŭropa Parlamento.
    Via decido estas aprobinda.
    Mi ne pensas, ke iu malaprobos mian ideon.
  2. Deklari oficiale taŭga por difinita funkcio aŭ uzo:
    La komisiono aprobis lin kiel profesoron.
    Mi estas aprobita doktoro.

Tradukoj
[redakti]

Referencoj kaj literaturo
Vikipedio enhavas artikolon pri: Aprobi
Fontoj kaj citaĵoj