apoteko

El Vikivortaro

Butiko, kie oni preparas kaj vendas medikamentojn

el la apoteko li saltis rekte en la veturilon, ekfrapis la ĉevalojn kaj forveturis hejmen [1]; tian efikon havis la ŝmiraĵo, sed oni ankaŭ ne povis ricevi ĝin en apoteko [2]; la princo, akompanata de la ĉefa kuracisto, iris en la apotekon, kie unu el la pastroj preparis rimedojn el herboj, mielo, oleo […] [3]; ĉinmedicina apoteko [4]; li aĉetis en apoteko libere vendatan antihistaminaĵon [5]; eksterleĝaj ret-apotekoj vendas malpermesitajn narkotaĵojn per Interreto [6].