ankoraŭ
ankoraŭ (Esperanto) [redakti]
Prepozicio [redakti]
- IFA: ..., pluralo: ...
- Aŭdekzemplo: —, pluralo: —
Signifoj
- [1] Cirkonstanca morfemo signifanta:
1 ke iu ago ne ĉesis, sed daŭris ĝis la priparolata momento (t.e «ĝis nun» aŭ «ĝis tiam»): Karlo ankoraŭ vivas!Z; ĉu vi memoras ankoraŭ la belajn knabinojn, kiuj dancadis?Z; Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia buŝetoZ; la lampo ankoraŭ brulisZ. 2 ke al antaŭa fakto aŭ eco aldoniĝas alia(j) simila(j) (Sin. plue, krome, denove): li sonĝis ankoraŭ alian sonĝonX; li diris ankoraŭ kelkajn vortojnZ; ju pli mi lernas, des pli mi vidas, ke mi devas ankoraŭ lerniZ; ankoraŭ unu fojon ŝi rigardis la reĝidonZ; ili iris ankoraŭ kelkan distanconZ. 3 ke oni akcentas la neatenditecon de aldoniĝanta cirkonstanco (Sin. eĉ; k rimarku!): ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon—k ankoraŭ tre facilanZ; revizoro el Peterburgo, inkognite—k ankoraŭ kun sekreta ordono!Z; la infano estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭZ; tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭdiris ĉiuj eminentaj kapojZ; vi estis tiel bela—tia vi estas ankoraŭ nun!Z. ankoraŭ ne, ankoraŭ neniu ktp. Sintagmo, neanta la signifon 1 de ankoraŭ (ne ĝis la priparolata momento): ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiuZ; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas; la glacio ne estis ankoraŭ sufiĉe fortika, por ŝin transportiZ; personoj, kiuj ne bone konas ankoraŭ la spiriton de nia lingvoZ; ne irante ankoraŭ pli malproksimen, ni jam povas respondi, ke […]Z; tiel solide li neniam ankoraŭ estis batitaZ. Rim. Z. uzis du vortordojn: aŭ ankoraŭ troviĝas senpere apud nea tabelvorto, aŭ la verbo troviĝas inter ne k ankoraŭ. Tamen laŭ la nuna normo ne estu post ankoraŭ. ankoraŭa. Okazanta ankoraŭ en la priparolata momento aŭ denove: la ankoraŭa diskutado.
Mallongigoj
- ank.
- [1]
- [1]
- [1]
- [1]
- [1]
Ekzemploj
- [1] [1]
- [1]
Karakterizaj vortkombinaĵoj
- [1]
Derivaĵoj
- [1]
Tradukoj [redakti]
? Referencoj kaj pli da informoj
- [1] Vikipedia artikolo „ankoraŭ“
- ↑ ..
Similaj vortoj