anaso

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi
  • anas/o ♉ Birdo (Anas k.a. g-oj) el la ordo de anseroformaj, kun mallonga kolo k egallarĝa beko; iuj sp-oj estas tenataj en korto: doma, sovaĝa viranaso; anasiri, anaspaŝi (paŝi kiel anaso, balancante sin de unu piedo al la alia. ➞ ansero). ☞ kreko.

muta anaso. Kairino. anasaĵo 🍴 Viando de anaso: rostita anasaĵo kun oranĝoj. anasedoj. Fam. (Anatidae) el la ordo de anseroformaj birdoj, al kiu apartenas anaso, ansero, cigno, klangulo, merĝo, tadorno k.a.. fajfanaso ♉ Sp. de anaso (A. penelope), kun mallonga beko, brunaj kapo k kolo, kruta frunto, blankflavaj frunto k verto, k blanka ventro. glacianaso. Klangulo. kuleranaso. Sp. de anaso (Anas clypeata) kun granda kulerforma beko. marĉanaso. Malgranda sp. de anaso (A. querquedula) kun blanka strio post la okuloj; la virbirdo havas blugrizan makulon sur la flugiloj k longajn blankajn k nigrajn plumojn sur la ŝultroj. Sin. kerkedulo. maranaso. G. (Melanitta) de maraj anasoj nigraj aŭ malhele brunaj. merganaso. G. (Aythya) de anasoj kun naĝhaŭta lobo ankaŭ sur la posta piedfingro. tufanaso. Fuligulo.

  • molanaso. Sp. (Somateria mollissima) de granda, belkolora naĝbirdo el la ordo de anseroformaj, fam. de anasedoj, kun strioj de plumoj sur la supra duonbeko; ĝia tre mola lanugo servas por fari kusenojn. Sin. somaterio.

Nuvola filesystems www.png Tradukoj[redakti]