ajuto

El Vikivortaro

Esperanto[redakti]

  1. (tekniko) Tubeto aŭ specialforma plato lutita al la fino de tubo, kie elfluas la fluidaĵo, por reguligi tiun elfluon.
Samsencaĵoj
beko, duzo
Ekzemploj
[1] Unu el la modernaj inventaĵoj de Japanio estas neceseja kuveto kun lavilo. La hufum-forma sidplato estas antaŭe varmigita, kaj post elfuo per butonopremo aperas ajuto, kiu elŝprucigas varman akvon por lavi la postaĵon de la uzanto.[1]
  1. Esperantlingva magazino Monato, Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno., januaro 2016