Vikio
El Vikivortaro
Vikio (angle, wiki) estas kunredaktata retejo, kiun ĉiuj rajtas redakti. Ĉi tiu retejo estas vikio. Eĉ vi rajtas ŝanĝi la tekston de iu ajn retpaĝo, inkluzive ĉi tion! Sufiĉas simple alklaki la ligilon "Redaktu tekston de la paĝo" malsupre de la paĝo.
La vorto vikio devenas de la angla vorto wiki, kiu mem devenas de la havaja wikiwiki, kiu signifas "rapida".
La originalan vikion fondis Ward CUNNINGHAM, kiu inventis kaj nomis la vikian koncepton, kaj produktis la unuan vikian servilon. Kelkaj homoj opinias ke nur la vikio de Ward devas esti nomita Wiki (majuskla) aŭ la WikiWikiWeb. Wiki de Ward ankoraŭ estas unu de la plej popularaj vikioj (angle) ĉe http://www.c2.com/cgi/wiki?WelcomeVisitors.
Jerry MUELVER lanĉis Unumondo, la unuan esperantan vikion je la 28-a de januaro, 2001. Li volis krei ĝin por diskutlisto, literaturo, novaĵoj, sed la vikio ne vere populariĝis, ĉar homoj ne jam konis vikiojn, kaj ĝi ne havis klaran celon.