Uzanto:MiNeEstasVortaristo

El Vikivortaro

Ilo por aldoni tradukojn al tradukskatoloj[redakti]

La anglalingva Vikivortaro havas ilon kiu permesas facile aldoni tradukojn al "tradukskatoloj" de jam ekzistantaj artikoloj. La kodo troviĝas ĉe http://en.wiktionary.org/wiki/User:Conrad.Irwin/editor.js. Mi kopiis ĝin kaj adaptis ĝin al la esperanta vikivortaro.

Por mem uzi ĝin, kopiu la kodon el Uzanto:MiNeEstasVortaristo/common.js al Special:MyPage/common.js. Tie troviĝas kelkaj subtenfunkcioj kiujn bezonas la ĉefa dosiero, Uzanto:MiNeEstasVortaristo/editor.js.

Postuloj[redakti]

En sia nuna stato, la ilo akceptas nur unu formon de la ŝablonoj kiuj kreas tradukskatolon, nome eko, mezo kaj fino. Se la artikolo uzas aliajn nomojn por tiuj ŝablonoj, ekzemple Ekotrad-eko, la ilo ne trovos la tradukskatolon.

Jen ekzemplo de taŭga tradukskatolo:

==={{Tradukoj}}===
{{eko}}
* angla: ...
{{mezo}}
* pola: ...
{{fino}}

Mankoj[redakti]

Mi ankoraŭ ne tradukis la redaktilon, do ĉiuj interfacaj tekstoj estas en la angla.

La redaktilo proponas multajn opciojn, ekzemple indiko de genro, transskribo, kaj tiel plu, sed tiaj indikoj efektive ne estos videblaj en la rezulto.