GNU

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi

La projekto GNU ( http://www.gnu.org ) estis lanĉita de Richard STALLMAN kun la celo de krei kompletan liberan operaciumon. Li anoncis la projekton al la publiko la 27-an de septembro, 1983, ĉe la net.unix-wizards novaĵgrupo. Poste Stallman dissendis la GNU-Manifeston kaj aliajn eseojn, kiuj pritraktas liajn kialojn por la projekto GNU, unu el kiuj estas reporti la kunlaboran senton kiu ekzistis en la komputila mondo antaŭe.

La simbolo de GNU

GNU estas rekursia mallongigo por la angla esprimo GNU's Not UNIX ("GNU Ne estas Unikso"); Stallman petas ke oni prononcu la "G" por eviti konfuzon kun la angla vorto "new" (nova, prononcata inter "nu" kaj "neŭ"). La norma Esperanta prononco estas sufiĉe proksima al la prononco kiun li deziras. Unikso estas la nomo de komerca operaciumo. Ĉar ĝi jam estis vaste uzata, kaj ĝia arkitekturo estis teknike sufiĉe forta, la GNUa sistemo estis konstruita por esti kongrua kun ĝi. La Uniksa arkitekturo permesis, ke la GNUa projekto povu esti skribata kiel apartaj programaj partoj. Partoj kiuj jam estis libere haveblaj, ekzemple la kompostada sistemo TeX, kaj la Fenestrosistemo X, povis esti adaptitaj kaj reuzataj; aliajn ili bezonis krei dekomence.


Dosiero:Copilasilosimbolo.jpeg
La malkopirajta simbolo

Por certiĝi, ke la GNUa programaro restos libera por ĉiuj uzantoj "lanĉi, kopii, modifi kaj disdoni", la projekto disdonas ĝin sub permesilo, kiu estis verkita por doni al ĉiuj tiujn rajtojn, dum ĝi malpermesas plue malpliigi la permesojn. Ĉi tiu ideo, tiel nomata angle "copyleft" (vortlude "kopio-maldekstra", aŭ "malkopirajto"), estis enkorpigita en la Publikan Permesilon de GNU (GPL).

En 1985, Stallman kreis la Fondaĵon de Libera Programaro [angle Free Software Foundation (FSF)], por provizi subtenon por la GNUa projekto. La FSF ankaŭ dungis programistojn por kontribui al GNU, sed granda parto de la laboro estis (kaj estas) farata de libervolaj programistoj. Kiam GNU iĝis pli vaste konata kaj estimata, interesataj firmaoj komencis kontribui al la laboro aŭ ekvendis GNUan softvaron kaj teknikan subtenon. La plej konataj kaj plej sukcesaj el ĉi tiuj estas Cygnus Solutions, kiu nun estas parto de RedHat.

Jam en 1990, la GNUa sistemo havis etendigeblan tekstoredaktilon, Emakso; tre sukcesan optimumigitan tradukilon, GCC; kaj la plejmulton de la kernaj programadaj bibliotekoj kaj utilprogrametoj de norma Uniksa distribuo. La sola afero, kiu mankis al ĝi, estis la kerno.

En la GNUa Manifesto, Stallman menciis, ke unua versio de kerno ekzistis sed ĝi postulis pli da funkcioj por imiti Unikson. Li aludis al TRIX, kerno verkita ĉe MIT, kies verkistoj decidis disdoni ĝin senkoste. Ĝi estis kongrua kun Unikso versio 7. En decembro de 1986 laboro komenciis por modifi tiun kernon. La verkistoj post iom da tempo decidis, ke ĝi estas neuzebla kiel komenca punkto, precipe ĉar ĝi funkciis nur ĉe malvaste konata kaj multekosta 68000-komputilo kaj pro tio ili bezonus porti ĝin al aliaj arkitekturoj antaŭ ol ĝi estus uzebla. En 1988, la MACH-a mesaĝopasa kerno de CMU estis konsiderata. Komence ĝi estis prokrastata dum ĝiaj verkistoj forstrekis kodon de AT&T. Komence la GNUa kerno estis nomata Alix, sed poste Michael Bushnell preferis la nomon Hurd. Tial la nomo Alix estis movita al subsistemo, kaj estis poste tute forstrekita. Dum la sekvaj jaroj, la verkado de Hurd estis malrapida pro teknikaj kaj personaj malkonsentoj.

En 1991 Linus TORVALDS verkis la Unikso-kongruan Linuksan kernon kaj eldonis ĝin laŭ la GPL. Linukso estis plue verkata de diversaj programistoj en la Interreto. En 1992, Linukso estis kunmetita kun la GNUa sistemo. Ili formis kune tute funkciantan liberan operaciumon. Oni vidas la GNUan sistemon plej ofte en ĉi tiu formo, kutime nomata la GNU/Linuksa sistemo aŭ Linuksa distribuo. (Hurd ankoraŭ estas aktive verkata, kaj prova versio de la GNUa sistemo kiu uzas Hurd-on anstataŭ Linukson estas nun havebla.)

Oni ofte trovas erojn de GNU instalatajn ankaŭ ĉe komercaj Uniksaj sistemoj, anstataŭ la Uniksajn programojn. Tiel estas ĉar multaj el la programoj verkitaj por la GNUa projekto estas pli bonaj ol la Uniksaj versioj. Ofte tiuj eroj estas nomataj la GNUaj iloj. Multaj GNUaj programoj estis portitaj al Vindozo kaj Makintoŝo.

Iuj el la projektoj, kiujn la GNUa projekto komencis estas:

  • Bash, ŝelo.
  • GNU Binutils, enhavas asemblilon kaj programligilon.
  • Emakso, etendigebla, mem-priskriba tekstoredaktilo.
  • GCC, optimumigita tradukilo por multaj komputillingvoj, inkluzive de C.
  • GDB, erarserĉilo.
  • GIMP, bildredakta programo.
  • GNOME, grafika labortabla medio.
  • Gzip, biblioteko kaj programo por datumokompaktado.
  • Hurd, mikrokerno kaj aro de serviloj, kiuj havas la samajn kapablojn kiel Uniksa kerno.
  • GNU Octave, programo por nombraj kalkuladoj simila ol MATLAB.

La GNUa projekto ankaŭ disdonas kaj helpas en la verkado de aliaj programoj kiuj devenas de aliaj lokoj, ekz-e:

Vidu ankaŭ:


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Eksteraj ligiloj[redakti]

greka http://groups.google.com/groups?hl=en&selm=771%40mit-eddie.UUCP greka http://www.gnu.org/gnu/thegnuproject.html greka http://www.gnu.org/encyclopedia/free-encyclopedia.html

Gxermo2.png Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikivortaro se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.

Ŝablono:Aldonaj eksteraj ligiloj