Diskuto:morti

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivortaro

Pri Specialaj Ligiloj[redakti]

Saluton, Airon! Mi rimarkis, ke vi ŝanĝis la titolon Specialaj Ligiloj al Fontoj. Envere ReVo ne estis la fonto de tiu vorto. Ĝi havas preskaŭ la saman difinon de PIV (kiu estus la vera fonto). La sekcio Specialaj Ligiloj havas tiun nomon, ĉar en ĝi oni listigas vortarojn kaj terminarojn (inkluzive Vikipedion), kie oni povas konsulti la saman vorton. Tial ĝi malsamas al Eksteraj Ligiloj, kiu listigas ĝeneralaj paĝoj rilataj al la vorto. Mi mem trovas malnecese listigi Vikipedion, ĉar oni povas meti ŝablonon, kiu ligas al Vikipedio (vidu la ŝablonon en abelo). Same pri la titolo Specialaj Ligiloj, tiu nomo povus ŝanĝi (laŭ mi ĝi ja ne estas tiel bone), tamen jam estas multe da vortoj kun tiu titolo. Kvankam mi ne ŝatas ĝin, mi tenis tiun moron, ĉar ĝi jam ekzistis, kiam mi ekkontribuis. Mi proponas la jenon: ni lasu tiun titolon tiel ("Specialaj Ligiloj") ĝis ni decidos, kiu estus pli bona titolo. Eble "Fontoj" ankaŭ ne bonas, ĉar la vortaroj povas ne estis fontoj. Eble "Aliaj vortaroj"? Ĉiel ajn, kiam ni decidos, ni ne tuj ŝanĝu, tamen konstruu roboton, por ke ĝi sisteme ŝanĝu la milojn da artikoloj, kiuj jam uzas tiun formon. Ĉu vi scipovas konstrui roboton? (Dume ni alvenu al tiu antaŭa formo, Specialaj Ligiloj, ĉu bone?). Via amiko, Fernando Maia Jr. 03:20, 22. Nov 2009 (UTC).