ĉelo

El Vikivortaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia-logo-v2-eo.svg
Vikipedio havas artikolon pri:

[redakti] Esperanto

ĉel + o

[redakti] Substantivo

ĉelo

  Ununombro Multenombro
Nominativo ĉelo ĉeloj
Akuzativo ĉelon ĉelojn
  1. Malgranda ĉambro por unu sola persono, en monaĥejo, malliberejo kaj simile.
    La krimulo estas en la ĉelo nun.
    Li havas nek ĉelon, nek kelon.
  2. Ĉiu el la sesflankaj kavetoj el vakso, en kiun la abeloj enmetas mielon aŭ unu ovon.
    Abeloj tenas mielon en sesflankaj ĉeloj el vakso kiel nutraĵon por siaj larvoj kaj ankaŭ kiel provizon por la vintro.
  3. La plej malgranda vivanta unuo, kiu konsistigas la vivulajn histojn aŭ la tuton de la unuĉelaj vivuloj.
    Ĉiu vivulo konsistas el ĉeloj.
    La ĉeloj de plurĉeluloj formas histojn.
    Amebo estas unuĉelulo.
    Nervoĉelo estas ĉelo, funkcianta en la nervosistemo.
  4. Ĉiu el la kvadrataj dividaĵoj de surfaco.
    Ŝaktabulo havas 64 ĉelojn.
    Ŝia jupo estis farita el ĉela ŝtofo.

[redakti] Wiktprintable without text.svg Tradukoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Iloj
Aliaj lingvoj